?

Log in

11-a de okt 2007

Familia Rekuniĝo en La Ŝtato Georgio

               

 

                                               
Lastan sabaton mi veturigis kun la patrino al familian rekuni
ĝon.

Tiu rekuniĝo okazas ĉiu-jare dum oktobro. La kutimo de la familio kuniĝi ĉe la domo de mia amataj geonkloj komencis nur antaŭ 12 jaroj.

 

Mi devis veturigi kun panjo tri horojn tien, kaj tri horojn hejmen.

 

Ni kunportis malnovan biblion kiu apartenis al mia jam pasintaj avino kiu enhavas multajn gravajn datojn. Tiuj datoj estis  kronikitaj per manskribaĵoj de mia avino. 

                                              

 

Unue tiu biblio apartenis al la patrino de mia avino. Kelkaj el la kronikaj manskribaĵoj estas farita per ŝiaj maljuna mano, dum la 40-a  kaj 50-a jardekoj.

 

Unu el miaj onklinoj, kiu planis ĉeesti la kuniĝon, spertas pri genealogia reserĉado. Ni prunte liveris tiun biblion al ŝi ĝis estonteca rekuniĝo.

 

Unu el la plej plezurigaj aferoj de tiaj familiaj rekuniĝoj estas la granda kvanto da hejmkuirita manĝaĵo!

Tial ni ĉiuj ofte vizitas la kuirejon! Jen panjo surportanta oranghan chemizon.

                                                    

 

Mi kaj panjo veturigis hejmen kun feliĉe plenaj ventroj, rigardanta la belan, trankvilan,kamparan pejzaĝon videbla ekde la autaj fenestroj.

Jen familianoj ekster la domo: 

                                            

 

 

 

 

          

 

22-a de sep 2007

La Granda Reinteresiĝo

 Mia unua interesiĝo pri Esperanto okazis kiam mi estis 16-jara knabo en 1977. Dum la venontaj jaroj la intereso kaj venis kaj forlasis ree.

La jena tempo de interesiĝo estas la plej intensa kaj grava el mia tuta vivo ĉar mia scipovo jam atingis la plej altan nivelon de la vivo ĝis nun.

Dum la 2 pasintaj montatoj mi remembriĝis al ELNA (Esperanta (Ligo por Norda Ameriko), aĉetis ĉirkaŭ 20 novajn librojn de la ELNA Libro-servo, kaj faris plurajn amikojn kiuj diligente uzas la lingvon.

Dum multaj jaroj mi havis la samajn malnovajn librojn, tial mi decidis ke mi meritas aĉeti novajn.

La plej grava afero kiu kaŭzas tiun reinteresiĝon estas komputilaj rimedoj. En pasintaj jaroj, se mi volis korespondi kun samideano, mi devis sendi leteron poŝte. Nur post 1 aŭ 2 semajnoj mi eble ricevis respondon. Nun oni povas komuniki retpoŝte.

Ankaŭ grava estas la rimedo de komunikado per retkamerao kun mikrofono aŭ nur mikrofone sen retkamerao.


Mi parolas kun tri amikoj eŭropaj preskaŭ ĉiutage per Skajpo. Ni faras tion por ke plibonigu nian scipovon kaj lingvofluecon.

Laŭ mia opinio, tiuj modernaj aparatoj povas revoluciigi la Esperanto-movadon. 

Mia Esperantista kato konsentas!

 

 

19-a de sep 2007

Nur provo..

Ci tiu estas nur provo por ke mi vidu kiel la blogajhoj aspektos. 

This is just a test so that I can see what the blogs will look like.