Home

Advertisement

Customize
bus, ten

La Granda Reinteresiĝo

 Mia unua interesiĝo pri Esperanto okazis kiam mi estis 16-jara knabo en 1977. Dum la venontaj jaroj la intereso kaj venis kaj forlasis ree.

La jena tempo de interesiĝo estas la plej intensa kaj grava el mia tuta vivo ĉar mia scipovo jam atingis la plej altan nivelon de la vivo ĝis nun.

Dum la 2 pasintaj montatoj mi remembriĝis al ELNA (Esperanta (Ligo por Norda Ameriko), aĉetis ĉirkaŭ 20 novajn librojn de la ELNA Libro-servo, kaj faris plurajn amikojn kiuj diligente uzas la lingvon.

Dum multaj jaroj mi havis la samajn malnovajn librojn, tial mi decidis ke mi meritas aĉeti novajn.

La plej grava afero kiu kaŭzas tiun reinteresiĝon estas komputilaj rimedoj. En pasintaj jaroj, se mi volis korespondi kun samideano, mi devis sendi leteron poŝte. Nur post 1 aŭ 2 semajnoj mi eble ricevis respondon. Nun oni povas komuniki retpoŝte.

Ankaŭ grava estas la rimedo de komunikado per retkamerao kun mikrofono aŭ nur mikrofone sen retkamerao.


Mi parolas kun tri amikoj eŭropaj preskaŭ ĉiutage per Skajpo. Ni faras tion por ke plibonigu nian scipovon kaj lingvofluecon.

Laŭ mia opinio, tiuj modernaj aparatoj povas revoluciigi la Esperanto-movadon. 

Mia Esperantista kato konsentas!

 

Comments

Kiel la retkameraoj rolas en tio?

Kiel la retkameraoj?

Precipe, ĉar la retkameraoj enhavas microfonon fiksite ĉe sia flanko. Ankaŭ troviĝis ke la konversacio okazas pli nature kiam la parolantoj povas vidi unu la alian.

Re: Kiel la retkameraoj?

Hmm, mi neniam uzis retkameraon sed mi neniel povas imagi, ke por mi tio estus pli agrabla au iel helpa. Sed mi havas amikojn, por kiuj shajne ankau tre gravas vidi la aliulan vizaghon. Mi male ech preferas tekstan retbabiladon al vocha.

Re: Kiel la retkameraoj?

Nu, tute vere, mi precipe ŝatas la aŭdeblajn paroladojn, sed ofte mi ankaŭ preferas laŭokaze uzi tekstan retbabiladon kiel vi, Precipe kiam mi ne sentas min tute alerta aŭ vigla.
nu, bone, espereble vi skribos pli da interesaĵoj ĉi tie :).
Espere vi trovos la skribaĵojn pli ol interesaj ;)
Via kato estas ĉarmega! :)
Dankon! Vi ne povus imagi kiel ĉarme ŝi kondutas.

Mi supozas ke via foto montras vian propran katon, ĉu ne?
Mi supozas ke via foto montras vian propran katon, ĉu ne?

Ne. La kato ne estas mia. Ĉi-besto loĝas ĉe viandejo. Pro abunda kaj diversspeca nutraĵo li fariĝis dika kaj bonaspektas. Miaopinie por la foto tre taŭgas subskribo: "Feliĉego" :)

Advertisement

Customize